H.C.Andersen kaj Esperanto
Aŭtoro: Martin Blicher.


 

Mi trovis multajn nekorektaĵojn en la Zamenhofa traduko de la fabeloj de H. C. Andersen. - Tio ne povas esti alimaniere, ĉar ĝi ja estas tradukita ne laŭ la originalo sed laŭ la germana traduko. Sed la traduko de D-ro Zamenhof kompreneble havas ĉarman perfektan esperantan stilon!

En aprilo 1908, kiel juna studento, mi skribis al D-ro Zamenhof pri mia opinio en ĉi tiu demando. Kaj la 30-an de aprilo mi havis tre afablan respondon de Varsovio:

 

                                                      Kara Sinjoro,


Vi estas tute prava, Mi mem sentis, ke mia traduko de Andersen enhavas multe da nekorektaĵoj pro tio, ke mi tradukis ne el la originalo, sed la danan lingvon mi ne konas; mi tamen tiel forte amas kaj adoras vian grandan verkiston, ke mi ne povis rifuzi al mi la plezuron esperantigi kelkajn liajn fabelojn.

Sed kompreneble estos multe pli bone, se Andersen tradukos iu dano, kaj mi estos tre ĝoja, se iu dano, kiu posedas bone Esperanton, volus preni sur sin la tradukon de ĉiuj fabeloj de Andersen.
Via Zamenhof."

Tiu dano bedaŭrinde ne aperis, kaj S-ro Zamenhof prenis al si la plezuron traduki multege da fabeloj de H. C. Andersen.

H. C. Andersen ŝatis vojaĝi, kaj li vizitis multajn landojn en Eŭropo; kvankam la vojaĝoj tiam estis tre malfacile fareblaj en komparo kun la nuna tempo.

Li estis "antaŭvidanta" en diversaj rilatoj.

Vi certe memoras lian malgrandan rakonton "Post Miljaroj", kie li skribas pri vojaĝo per aerŝipo inter la juna Ameriko kaj Eŭropo.

En la plej multaj landoj, kie li vojaĝis, li povis fari sin komprenata per siaj lingvaj scioj, sed en Hispanujo li sentis, ke estas granda manko, ke li ne parolas kaj komprenas la hispanan lingvon. Li deziris komunan lingvon. Malmultaj konas lian versaĵeton pri komuna lingvo; ĝi troviĝas en lia libro "En Hispanujo", kiu aperis en 1863:

 

Ak var der dog kun eet eneste Sprog,
et eneste Sprog paa Jorden;
saa dejligt man da hinanden forstod,
fra Syd til det yderste Norden.

Mia traduko:

Se estus nur unu lingvo sur ter',
jes unu lingvo sola;
tiel bele oni komprenus en ver'
de sudo al nordo plej fora.


 

Sed en la proksima versaĵo H. C. Andersen jam trovis la komunan lingvon:

De Ord er tit sagt, men rejs du dog
til Andalusiens Dale;
der er et eneste fælles Sprog,
Øjne og Pulse det tale.

Mia traduko:

Ĉi vortojn ni konas, sed iru vi nur
al valoj de l'Andaluzo,
jen, estas neniu lingva mur',
parolas okuloj kaj pulso.


 

Sed certe H. C. Andersen estus lerninta Esperanton por uzo en tiuj landoj, kiujn li vizitis kaj kies lingvojn li ne parolis. - Sed Esperanto tiam ankoraŭ ne ekzistis.


Rimarkoj:
Martin Blicher (1884-1963) lernis esperanton en 1906, kaj estis i.a. prezidanto de la tiama dana esperanto-ligo (CDEL) dum 2 periodoj en la jaroj 1919-1927.
Ĉi tiu artikoleto estas fragmento el lia libro: "El mia Esperantista Vivo" .
Eldono: Torben Kehlet, 1967.


Enhavo: