|
Rimarkoj: "Bildolibro sen bildoj"estas unu el la plej strangaj
verkoj de H. C. Andersen. La historio estas granda vortbildo
pri vojaĝo de Uppsala (Svedio) al Hindio, kaj kun "La luno"
kiel la vast-vojaĝanta rakontanto kaj la verkisto kiel mirinda
aŭskultanto!
Enkonduko
Estas mirinde! kiam mi sentas pleje
varmon kaj ĉarmon, tiam kvazaŭ ligiĝus miaj manoj kaj lango;
mi ne povas reprodukti, ne klare eldiri tion, kio estas en
mia interno; kaj tamen mi estas pentristo, tion atestas mia
okulo, tion ili konfirmas ĉiuj, kiuj vidis miajn skizojn kaj
bildojn.
Mi estas malriĉa
junulo, mi loĝas en unu el la plej mallarĝaj stratoj, sed
lumo ne mankas al mi, ĉar mi loĝas alte kun vido al ĉiuj
tegmentoj. La unuajn tagojn post mia alveno al la urbo
premis min malvasto kaj soleco; anstataŭ arbaro kaj verdaj
montetoj formis nun mian horizonton nur grizaj fumtuboj. Eĉ
ne unu amikon mi havis ĉi tie, eĉ ne unu konata vizaĝo min
salutis.
Iun vesperon mi staris malgaja ĉe la
fenestro, mi malfermis ĝin kaj elrigardis. Ho, kiom mi
ĝojiĝis! Mi vidis vizaĝon konatan, rondan afablan vizaĝon,
mian plej bonan amikon de la hejmo: estis la luno, la kara
maljuna luno, senŝanĝe la sama, precize kiel li aspektis,
kiam li tie rigardetis al mi inter la salikoj ĉe la torfejo.
Mi fingrokisis al li, kaj li brilis rekte en mian ĉambron
promesante, ke ĉiuvespere dum sia promeno li vizitos min;
kaj tion li honeste faras; domaĝe, ke li povas resti nur
mallonge. Ĉiufoje li rakontas al mi ion, kion li vidis la
pasintan nokton aŭ la saman vesperon. "Pentru nun, kion mi
rakontas," li diris dum sia unua vizito, "tiel vi havos
belan bildolibron." Tion mi nun faras de multaj vesperoj. Mi
povus en mia maniero krei novan "Mil kaj unu noktoj" en
bildoj, sed estus verŝajne tro multaj. La jenajn mi ne
speciale elektis, sed donas kiel mi aŭdis ilin; granda genia
pentristo, poeto aŭ tonartisto pli gravan verkon faru el tio,
se li volas; tio, kion mi montras, estas nur skizoj sur
papero, kaj inter ili miaj propraj pensoj, ĉar ne ĉiun
vesperon venis la luno, ofte baris ĝin unu nubo aŭ du.
El la
dana:Birthe Trærup.
Norda Prismo 1957, p. 120. - Ilustraĵo de Helen
Claesson (2004).
Unua vespero
"Pasintan nokton," jen propraj vortoj de la
luno, "mi glitis tra la klara aero de Hindio, mi spegulis min
en Ganges: miaj radioj provis trapenetri la densan heĝon, kiun
plektas la maljunaj platanoj dense volbiĝantaj kiel kiraso de
testudo. Tiam venis el la densejo hinda knabino, gracia kiel
gazelo, bela kiel Evo; estis io aera kaj tamen ronde firma je
la filino de Hindio, mi povis vidi la penson tra la delikata
haŭto; la dornaj lianoj disŝiris la sandalojn, sed rapide ŝi
paŝis antaŭen; la sovaĝbesto, kiu venis de la rivero, kie ĝi
ĵus sin refreŝigis trinkante, pretersaltis timeme, ĉar la
knabino tenis enmane brulantan lampon; mi povis vidi la freŝan
sangon sur la delikataj fingroj, kiuj kurbe formis ŝirmon al
la flamo. Ŝi aliris la riveron, metis la lampon sur la fluon,
kaj la lampo forveturis; la flamo flagris, kvazaŭ ĝi estus
estingiĝonta, sed ĝi brulis tamen, kaj la nigraj, trembrilaj
okuloj de la knabino sekvis ĝin per animrigardo malantaŭ la
longaj silkaj franĝoj de la palpebroj; ŝi sciis, ke se la
lampo brulos ĝis malapero, tiukaze vivas ankoraŭ ŝia amanto,
sed se ĝi estingiĝos, li jam mortis; kaj la lampo brulis kaj
tremis, kaj ŝia koro brulis kaj tremis, ŝi surgenuiĝis kaj
preĝis; ĉe ŝia flanko kuŝis en la herbo la malseka serpento,
sed ŝi pensis nur pri Brama kaj pri sia fianĉo. "Li vivas!" ŝi
jubilis, kaj de la montaro resonis: "li vivas!"
El la dana:
Birthe Trærup.
Norda Prismo 1957, p. 120-121.
Tria vespero
"En la malvasta strato proksime - ĝi estas tiel mallarĝa, ke
mi povas nur unu minuton glitigi miajn radiojn laŭ la muro
de la domo, sed dum tiu minuto mi vidas sufiĉe por koni la
mondon ĉi tie moviĝantan - mi vidis virinon. Antaŭ dekses
jaroj ŝi estis infano; en la kamparo en la ĝardeno de
malnova pastrejo ŝi ludis; la rozheĝoj estis jam maljunaj
kaj tute finflorintaj, ili elkreskis sovaĝe sur la vojeton
kaj sendis longajn branĉojn supren en la pomarbojn; nur
sporade troviĝis rozo, kaj ne bela kiel povas esti la reĝino
de l'rozoj; tamen ĝi havis la kolorojn, kaj la odoron; la
filineto de la pastro ŝajnis al mi multe pli bela rozo; ŝi
sidis sur sia tabureto sub la sovaĝe kreskanta heĝo kisante
la pupon kun la frakasitaj kartonvangoj. Dek jarojn poste mi
revidis ŝin; mi vidis ŝin en luksa balsalono, ŝi estis la
bela novedzino de riĉa komercisto; mi ĝojis pro ŝia feliĉo,
mi serĉis ŝin dum la kvietaj vesperoj; ho, neniu pensas pri
mia klarvida okulo, mia certa rigardo! ankaŭ mia rozo
kreskis kun sovaĝaj markotoj same kiel la rozoj en la
pastreja ĝardeno. Ankaŭ la ĉiutaga vivo havas sian tragedion,
ĉivespere mi rigardis la lastan akton. En la mallarĝa strato,
mortmalsana, ŝi kuŝis sur la lito, kaj la malbona dommastro,
kruta kaj bruta, ŝia sola defendanto, forŝiris la kovrilon:
"Leviĝu!" li diris, "viaj vangoj terure aspektas, plibeligu
vin, havigu monon, aŭ mi ĵetos vin sur la straton! leviĝu
rapide!" - "La morto estas en mia brusto!" ŝi diris, "ho,
lasu min ripozi!" sed li tiris ŝin el la lito, kolorigis
ŝiajn vangojn, plektis rozojn en ŝian hararon, sidigis ŝin
apud la fenestron, metis la brulantan kandelon proksime kaj
foriris. Mi rigardis ŝin fikse; ŝi sidis senmova, la mano
falis sur ŝian sinon. La fenestro rebloviĝis, tiel ke unu el
la vitroj rompiĝis, sed ŝi restis senmova, la kurteno
flirtis kiel flamo ĉirkaŭ ŝi, ŝi estis morta. De la
malfermita fenestro la mortinto predikis moralon; mia rozo
de la pastreja ĝardeno!"
El la dana:
Birthe Trærup. (2004)
Ilustraĵo de Helen Claesson (2005)
Kvara vespero
"Hieraŭ vespere mi ĉeestis germanan komedion",
diris la luno, "estis en malgranda urbo; stalo estis ŝanĝita
al teatro, tio estas: la fakoj restis, sed estis ornamitaj
kiel loĝioj, kaj ĉiuj lignaĵoj estis kovritaj per multkolora
papero; de sub la malalta plafono pendis malgranda fera lustro,
kaj por ke ĝi -- same kiel en grandaj teatroj -- povu malaperi,
kiam la sonorilo de la sufloro diris sian "lingeling", estis
enmasonita super ĝi renversita kuvo. "Lingeling!" kaj la
malgranda ferolustro saltis duonan ulnon; kaj oni sciis, ke la
ludo komenciĝos. Juna princo kun sia edzino, kiuj trapase
gastis la urbon, ĉeestis la prezentadon, kaj pro tio estis
plenplene, nur sub la lustro estis kvazaŭ eta kratero. Tie
sidis neniu, la kandeloj gutis "gut! gut!". Mi vidis ĉion, ĉar
estis tiel varme, ke oni estis devigita malfermi ĉiujn lukojn
en la muro, kaj de ekstere rigardis tra ĉiuj lukoj servistoj
kaj servistinoj, kvankam la polico interne sidante minacis per
la bastono. Proksime al la orkestro oni vidis la junan
princoparon en du malnovaj apogseĝoj, en kiuj cetere la
urbestro kaj lia edzino kutimis sidi, sed hodiaŭ vespere ili
devis sidi sur la lignaj benkoj same kiel la aliaj burĝoj. "Jen
oni vidas, ke eminentulo superas eminentulon", mallaŭte
rimarkis la sinjorinoj, kaj ĉio per tio plisoleniĝis. La
lustro saltadis, la plebo batadis, kaj mi -- jes la luno
ĉeestis la tutan komedion."
El la dana:
Karen Brunshøj.
Norda Prismo 1957, p. 217.
Supren!
Naŭa vespero
La aero estis denove klara; pluraj vesperoj
jam pasis, la luno estis en sia unua kvarono; min kaptis nova
ideo por skizo - aŭskultu, kion rakontis la luno.
"Mi sekvis la nordpolusan birdon kaj la
naĝantan balenon ĝis la orienta marbordo de Gronlando; nudaj
rokoj kun glacio kaj nuboj ĉirkaŭas valon, kie saliko kaj
mirtelo riĉe floris; la odoranta liknido disvastigis dolĉan
odoron; mia lumo estis senforta, mia disko pala kiel nimfera
folio, kiu drivis dum semajnoj sur la akvo, forŝirita de sia
tigo; la arkta lustro brulis, ĝia ringo estis larĝa, kaj ĝiaj
radioj iris kiel kirliĝantaj fajrokolonoj trans la ĉielon
nuanciĝante de verdaj kaj ruĝaj koloroj." La ĉirkaŭloĝantoj
kolektiĝis por danci kaj festi, sed ili ne rigardis mirante la
grandiozan spektaklon, kiu ja por ili estis ĉiutaga afero. "Lasu
la animojn de la mortintoj pilkludi per la kapo de la rosmaro!"
Ili pensis laŭ sia kredo, dediĉante penson kaj okulon nur al
la kantado kaj dancado. Meze de la rondo staris, sen pelto, la
gronlandano kun sia mantamburo; li komencis kanton pri la
fokĉasado, kaj ĥoro respondis per "Eja, eja, a!" saltante en
rondo en siaj blankaj peltoj; aspektis kiel urso-balo; okuloj
kaj kapoj faris plej aŭdacajn movojn. Nun komenciĝis tribunalo.
Du malamikoj elpaŝis, kaj la ofendito improvize demonstris la
malvirtojn de sia kontraŭulo, verve kaj moke, ĉiam dum dancado
akompanata de la tamburo; la akuzito respondis same ruze, dum
la aŭskultantoj ridis kaj juĝis inter ili. De la rokoj aŭdiĝis
tondrado, la glaĉeroj dispeciĝis, la grandaj masoj dispolviĝis
dum falo, tio estis gronlanda rava somera nokto. Cent paŝojn
de tie, sub aparta fela tendo kuŝis malsanulo, la vivo ankoraŭ
trairis lian varman sangon, sed li tamen devis morti, ĉar li
kredis tion, kaj ĉiuj ĉirkaŭ li kredis tion, tial lia edzino
jam alkudris la felan kovrilon firme ĉirkaŭ lia korpo, por ke
ŝi poste ne devu tuŝi la mortinton, kaj ŝi demandis: "Ĉu vi
volas esti enterigita sur la roko en la densa neĝo? Mi ornamos
la lokon per via kajako kaj per viaj sagoj! La angekoko(*)
dancos super ĝi! aŭ ĉu vi preferas esti subigita en la maron?"
- "En la maron," li flustris kaj kapjesis kun malgaja rideto.
"Ĝi estas varma somertendo!" diris la edzino, "tie saltas mil
fokoj, tie dormas la rosmaro ĉe via piedo, kaj la ĉaso tie
estas certa kaj gaja." Kaj la infanoj fortiris kriante la
etenditan felon de la fenestro, por ke la mortanto povu esti
transportita al la maro, la ŝaŭmanta maro, kiu donis al li
nutron dum la vivo, nun ripozon dum la morto. Tomban
monumenton formis la fluantaj glacirokoj, kiuj alternas nokte
kaj tage. La foko dormetas sur glacipeco, la procelario
superflugas ĝin. -
(*)Rimarko:
Angekoko: Sorĉisto, aŭguristo kaj pastro ĉe la paganaj
gronlandanoj.
El la dana: Birthe Trærup (2003).
Dudek-unua vespero
Dum pli ol dekkvar tagoj la luno ne estis
brilinta, nun mi revidis ĝin, ronda kaj klara ĝi staris super
la malrapide leviĝantaj nuboj. Aŭskultu, kion la luno rakontis
al mi: "De unu el la urboj de Fezzan mi sekvis la karavanon;
ĉe la sabla dezerto sur unu el la salebenoj, brilanta kiel
glacia plataĵo kaj nur sur mallonga distanco kovrita de la
malpeza flugosablo, ili haltis. La plejaĝulo, la akvobotelo
pendis de lia zono, sako kun nefermentinta pano kuŝis apud lia
kapo, li desegnis per sia bastono en la sablo kvarangulon kaj
skribis en ĝin kelkajn vortojn el la Korano; trans la
sanktigitan lokon iris la tuta karavano. Juna komercisto,
infano de l'suno, tion mi vidis en liaj okuloj, tion mi vidis
laŭ la beloformoj, rajdis pensoplena sur sia blanka spireganta
ĉevalo. Ĉu li pensis eble pri sia bela juna edzino? Antaŭ nur
du tagoj la kamelo ormamita per feloj kaj valoregaj ŝaloj
portis ŝin, la ravan edzinon, ĉirkaŭ la muroj de l'urbo.
Tamburoj kaj sakflutoj sonis, virinoj kantis, kaj ĉirkaŭ la
kamelo aŭdiĝis pafoj de ĝojo, la edzo pafis la plej multajn,
la plej fortajn, kaj nun - nun li migris kun la karavano tra
la dezerto. Mi sekvis ilin dum multaj noktoj, vidis ilin
ripozi ĉe la putoj, inter la kriplaj palmoj; ili enpuŝis la
tranĉilon en la bruston de la falinta kamelo kaj rostis la
viandon en la fajro. Mia radio malvarmigis la ardan sablon,
mia radio montris al ili la nigrajn rokoblokojn, mortajn
insulojn en la vastega sablomaro. Neniujn malamikajn tribojn
ili renkontis sur la senspura vojo, neniuj ŝtormoj leviĝis,
neniuj sablokolonoj mortige trairis la karavanon. En la hejmo
la rava edzino preĝis por siaj edzo kaj patro. "Ĉu ili mortis?"
ŝi demandis mian oran kornon. "Ĉu ili mortis?" ŝi demandis
mian brilan diskon. - Nun la dezerto kuŝas malantaŭ ilia vojo,
en ĉi tiu vespero ili sidas sub la alta palmo, kie la gruo kun
ulnolongaj flugiloj ĉirkaŭflugas ilin; la pelikano rigardas
ilin de sur la branĉoj de l'mimozo. La abunda arbustaro estas
tretita de la pezaj piedoj de la elefanto, aro da negroj venas
de foiro, de l'profunda interno; la virinoj kun kupraj butonoj
ĉirkaŭ la nigraj haroj kaj kun indigo-farbitaj jupoj irigas la
ŝarĝitajn bovojn, sur kiuj la nudaj nigraj infanoj dormas.
Negro kondukas en ŝnurego leonidon, kiun li aĉetis; ili
proksimiĝas al la karavano; la juna komercisto sidas senmova,
silenta, pensas pri sia bela edzino, revas en la lando de
l'nigruloj pri sia blanka odora floro trans la dezerto; li
levas la kapon —!" — Jen nubo iris antaŭ la lunon kaj ankoraŭ
nubo. Mi nenion plu aŭdis en tiu vespero."
El la dana:
H.V. Rasmussen (1959).
Dudek-sesa vespero
"Estis hieraŭ en la matenkrepusko!" jen
propraj vortoj de la luno; "eĉ ne unu kamentubo fumis ankoraŭ
en la granda urbo, kaj ĝuste la kamentubojn mi rigardis; el
unu aperis en la sama momento kapeto kaj poste duona korpo, la
brakoj ripozis sur la kamentuba rando. "Hura!" estis malgranda
kamenpurigista knabo, kiu unuafoje en sia vivo atingis la
supron de kamentubo kaj ĵus eligis sian kapon. "Hura!" Jes,
tio estis alia ol rampado tra malvastaj tuboj kaj en mallarĝaj
kamenoj! La aero freŝe blovetis, li povis superrigardi la
tutan urbon ĝis la verda arbaro; la suno estis ĝuste leviĝanta;
ronda kaj granda ĝi brilis en lian vizaĝon, kiu radiis pro
feliĉo, kvankam ĝi estis tute bele ŝmirita de fulgo. "Nun la
tuta urbo povas min vidi," li diris, "kaj la luno povas min
vidi, kaj ankaŭ la suno! Hura!" kaj li svingis la vergon.
El la dana
Birthe Trærup (2004).
Supren!
Dudek-oka vespero
"La maro estis senmova", diris la luno, "la
akvo diafanis kiel la pura aero, kiun mi trafluis, mi povis
vidi profunde sub la marsurfacon, la mirindajn plantojn, kiuj
sin levis al mi kun klaftolongaj trunkoj kiel gigantoj de
l'arbaro; la fiŝoj naĝis super ties branĉaron. Alte en la aero
migris aro da sovaĝaj cignoj, unu el ili malleviĝis kun
inertiĝantaj flugiloj pli kaj pli profunden, ĝiaj okuloj
sekvis la aerkaravanon, kiu ĉiam pli kaj pli foreniĝis; ĝi
tenis la flugilojn larĝe etenditaj kaj malleviĝis, kiel
malleviĝas sapveziko en kvieta aero; ĝi tuŝis la akvosurfacon,
ĝia kapo kliniĝis malantaŭen inter la flugilojn, trankvila ĝi
kuŝis kiel blanka lotuso sur kvieta lago. Kaj la vento
blovetis kaj ŝveligis la lunhelan surfacon tiel brile, kvazaŭ
ĝi estus la akvo ruliĝanta en grandaj, larĝaj ondoj; kaj la
cigno levis sian kapon, kaj la brila akvo ŝprucis kiel blua
fajro laŭ ĝiaj brusto kaj dorso. La aŭroro lumigis la ruĝajn
nubojn, kaj la cigno leviĝis refortigita kaj ekflugis al la
leviĝanta suno, al la bluiĝanta bordo, kien migris la
aerkaravano, sed ĝi flugis sola kun sopiro en sia koro; soleca
ĝi pasis la bluan, ŝvelantan akvon."
El la dana
Ethel Hansen.
Norda Prismo 1959, p. 14
Trideka vespero
"Proksime al la ŝoseo", diris la luno, "troviĝas
gastejo, kaj ĝuste kontraŭ ĝi estas granda veturilejo, kies
tegmento estis tegmentata. Mi rigardis tra la ĉevronoj kaj la
malfermita luko la profundon de la malkomforta ejo; meleagro
dormis sur trabo, kaj en malplena furaĝujo ripozis la selo.
Meze de la ejo staris vojaĝveturilo, la gesinjoroj tie dormis
tute trankvile, dum la ĉevaloj trinkis kaj la koĉero streĉis
siajn membrojn, kvankam -- tion mi certe scias -- li estis
bone dorminta dum almenaŭ duono de la veturado. La pordo al la
servista ĉambro estis malfermita, la lito aspektis terure
senorda kun disĵetitaj kovriloj, la kandelo surplanke brulis
profunde en la kandelingo. La vento blovis malvarme tra la
kabano, kaj la tempo estis pli proksima al mateniĝo ol al
noktomezo. Tie en la stala fako dormis migranta muzikista
familio; panjo kaj paĉjo verŝajne sonĝis pri la brula guteto
en la botelo, la pala knabineto sonĝis pri la brula larmo en
la okulo. La harpo kuŝis ĉe iliaj kapoj, la hundo ĉe la piedoj."
El la dana:
Gerda Thorstein.
Norda Prismo 1957, p.217-218.
|