H.C.Andersen
Avino

Dane: Bedstemoder.
Traduko: Andr. Nissen

 

Avino estas tiel maljuna, ŝi havas tiel multe da sulketoj kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj brilas kiel du steloj jes, ili estas multe pli belaj, ili estas tiel dolĉaj, kiam oni ilin rigardas. Kaj plie ŝi konas la plej ĉarmajn fabelojn, kaj ŝi posedas robon kun grandaj, grandaj floroj, estas tia dika silka ŝtofo, ke ĝi bruetas. Avino scias tiel multe, ĉar ŝi vivis longatempe antaŭ ol patro kaj patrino, estas tute vere! Avino havas psalmaron kun dikaj arĝentbukoj, kaj ŝi ofte legas en ĝi; meze de ĝi kuŝas rozo, ĝi estas tute plata kaj seka, ĝi ne estas tiel bela, kiel la rozoj, kiujn ŝi havas en la vazo, kaj tamen ŝi ridetas plej afable al ĝi, jes,en ŝiaj okuloj venas larmoj.

Kial avino tiamaniere rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje kiam la larmoj de avino falas sur la floron, tiam fariĝas la koloro pli freŝa, tiam la rozo ŝvelas kaj la tuta ĉambro estas plenigata je odoro, kaj la muroj subfleksiĝas, kvazaŭ ili nur estas nebulo, kaj ĉirkaŭe estas la verda, ĉarma arbaro, kie la suno brilas inter la folioj, kaj avino - jes, ŝi estas tute juna, ŝi estas ĉarma knabino kun flavaj bukloj, kun ruĝaj, rondaj vangoj, bela kaj ĉarma ŝi estas, neniu rozo estas pli freŝa, tamen la okuloj, la dolĉaj, benataj okuloj, jes ili estas vere la okuloj de avino, kiel ili ankoraŭ estas. Ĉe ŝi sidas viro, tiel juna, forta kaj bela; li donas la rozon al ŝi, kaj ŝi ridetas, - tiamaniere avino tamen ne ridetas! - Jes! la rideto venas. Li ne plu ĉeestas; multe da pensoj kaj multaj staturoj preterpasas; la bela viro ne plu ekzistas, la rozo kuŝas en la psalmaro, kaj avino jes, ŝi sidas tie sole, ŝi nun estas maljuna virino, kaj ŝi rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro. -

Nun avino estas mortinta - Ŝi sidis en la apogseĝo kaj rakontis longan, longan belan fabelon: "Kaj nun ĝi estas finita", ŝi diras, "kaj mi estas tre laca, lasu min nun dormi iom". Kaj post tio ŝi sin apogas al la seĝo, kaj ŝi spiras, ŝi dormas, sed la spiro fariĝas pli kaj pli trankvila, kaj ŝia vizaĝo estas tiel plena de paco kaj feliĉo, estas, kvazaŭ sunbrilo preterpasas ĝin, kaj post tio ili diras, ke ŝi estas mortinta. Ŝi estis metata en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝas vindita en la blanka tolaĵo, ŝi estas tiel bela, kaj tamen la okuloj estas malfermitaj, sed ĉiuj la sulketoj ne estas plu, ŝi kuŝas kun rideto sur la lipoj; ŝiaj haroj estas tiel arĝentblankaj, tiel respektegindaj, oni tute ne timas la mortinton rigardi, ĉar ja estas la ĉarma, bonega avino. Kaj la psalmaro estas metata sub ŝian kapon, ŝi mem tion postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro; kaj poste ili entombigis avinon.

Sur la tombo, apud la preĝejmuro, ili plantis rozarbon, kaj ĝi staras tie, plena de floroj, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj en la preĝejo la orgeno ludis la plej belajn psalmojn, kiuj estas en la libro sub la kapo de la mortinto. Kaj la luno brilis sur la tombon; sed la mortinto ne estas tie, ĉiu infano povas nokte iri tien kaj povas derompi rozon tie ĉe la tombejmuro. Mortinto scias pli multe ol ni vivantoj, la mortinto konas la timon, kiun ni sentus, se ili venus al ni, la mortintoj estas plibonaj ol ni, kaj tial ili ne venas. Tero estas super la ĉerko, tero estas en ĝi. La psalmaro kun ĝiaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj memoroj fariĝis polvo, sed super la tombo novaj rozoj floras, super la tombo la najtingalo kantas kaj la orgeno ludas; oni memoras la maljunan avinon kun la dolĉaj, ĉiam junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti! La niaj iam rigardos ŝin, juna kaj bela, kiel ŝi unuafoje la freŝan, ruĝan rozon kisis, kiu nun en la tombo polvo estas.



Tradukis: Andr. Nissen.
El "Dana Esperantisto"; 1910. -
La fabelon oni unue eldonis en 1845, kaj poste en 1863.
L.L.Zamenhof ankaŭ tradukis la fabelon, vidu ĉi-tie:
Avineto.