H.C.Andersen
La Anĝelo

Dane: Engelen.
Traduko: * * *

 

"Ĉiam, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio venas al la tero, prenas la mortintan infanon en siajn brakojn, etendas la grandajn, blankajn flugilojn, superflugas ĉiujn tiujn lokojn, kiujn ŝatis la infano, kaj plukas plenmanon da floroj, kiun ĝi alportas al Dio por ke ĝi tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. La bona Dio premas ĉiujn la florojn al sia koro, sed la floro kiun li plej amas, li kisas kaj tiam ĝi havas voĉon kaj povas kunkanti en la granda feliĉego."

Ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la Ĉielo kaj la infano aŭdis, kvazaŭ sonĝante; kaj ili rapidis su­per tiuj lokoj en la hejmo, kie la malgrandulo estis ludinta, kaj ili venis tra ĝardenoj kun ĉarmaj floroj.

"Kiujn ni kunportu kaj plantu en la Ĉielo?" demandis la anĝelo. Kaj staris tie svelta, benita rozarbo, sed malbona mano estis rompinta la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone ekflorintaj burĝonoj, velkintaj pendis de ĝi.

"Tiu kompatinda arbo!", la infano diris. "Prenu ĝin, ke ĝi ek­floru ĉe Dio!"

Kaj la anĝelo ĝin prenis, danke kisis la infanon, kaj la mal­grandulo duone malfermis siajn okulojn. Ili plukis el la riĉaj, luksaj floroj sed prenis ankaŭ la malŝatatan kalendulon kaj la nekulturitan trikoloreton.

"Nun ni havas florojn!" diris la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ankoraŭ ili ne flugdirektis sin al Dio. Estis nokto, estis tute kviete, ili restis en la granda urbo, ili ŝvebis ĉirkaŭen en unu el la plej mallarĝaj stratetoj, kie troviĝis stakoj da pajlo, cindroj kaj forĵetaĵo. Estis okazinta transloĝiĝo; kuŝis pecoj de teleroj, pecoj de gipso, ĉifonoj kaj malnova, ĉapelaj pufoj, ĉio, kio ne aspektis bele. Kaj en tiu konfuzo la anĝelo montris al pecoj de florpoto kaj al terbulo, kiu estis falinta el la florpoto kaj estis kuntenita de la radikoj de granda, vel­kinta kampa floro, kiu tute ne taŭgis kaj tial estis ĵetita en la straton.

"Ĝin ni kunprenos!" diris la anĝelo, "mi rakontos al vi, dum ni flugos."

Kaj tiam ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:
"Tie malsupre en la mallarĝa strato, en la malalta kelo loĝis malriĉa, malsana knabo; ekde sia naskiĝo li kuŝis en la lito; kiam li estis plej sana, li povis, helpe de lambastonoj, promeni kelkajn fojojn tien kaj reen en la malgranda ĉambro, tio estis ĉio. Kelkajn tagojn en la somero la sunradioj brilis duon­horon en la kela ĉambro, kaj kiam la malgranda knabo tie sidis kaj lasis la varman sunon brili sur sin kaj vidis la ruĝan san­gon tra siaj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, tiam oni diris: "Jes, hodiaŭ li estis ekstere!" - La arbaron en ĝia bel­ega, printempa verdo, li konis nur pro tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan fagbranĉon, kaj ĝin li tenis super sia kapo kaj sonĝis tiam ke li estas sub la fagoj, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj. Printempan tagon alportis al li la filo de la najbaro ankaŭ kampajn florojn, kaj inter tiuj estis, hazarde, unu kun radiko, kaj tial ĝi estis plantita en florpoto kaj metita en la fenestron proksime al la lito. Kaj la floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, burĝonis denove kaj portis ĉiun jaron siajn florojn; ĝi fariĝis alia malsana knabo la plej bela ĝardeno, lia malgranda ­trezoro sur tiu ĉi tero; li ĝin prizorgis, kaj akvumis kaj zor­gis pri tio, ke ĝi ricevu ĉiun sunradion ĝis la plej lasta, kiu subiris ĉe la malalta fenestro; kaj la floro mem kreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li ĝi floris, etendis sian bonodoron kaj feliĉigis la okulon; al ĝi li sin turnis en la morto, kiam la Eternulo lin vokis. -

Nun unu jaron li estas ĉe Dio, unu jaron la floro staris forgesita en la fenestro kaj velkis kaj pro tio, dum la translokiĝo, estis ĵetita en la balaaĵon de la strato. Kaj estas tiu floro, la malriĉa, velkinta floro, kiun ni kunprenis en la bukedo, ĉar tiu floro ĝojigis pli ol la plej riĉa floro en ĝardeno de reĝino."

"Sed, de kie vi scias ĉi tion!" demandis la infano, kiun la anĝelo suprenportis al la Ĉielo.

"Tion mi scias!" diris la anĝelo, "ĉar mi mem estis la malsana malgranda knabo, kiu iris per lambastonoj! Certe mi konas mian floron.

Kaj la infano tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis en la belegan, ĝojplenan vizaĝon de la anĝelo, kaj tuj ili estis en la Ĉielo de Dio, kie estas ĝojo kaj feliĉego. Kaj Dio premis la mortintan infanon al sia koro, kaj tuj ĝi ekhavis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj flugis manenmane kun ĝi; kaj Dio al sia koro premis ĉiujn la florojn, sed la malriĉan, velkintan kampan flo­ron li kisis, kaj ĝi ekhavis voĉon kaj kantis kun ĉiuj la an­ĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, kelkaj tre proksime, aliaj ĉirkaŭ tiuj en grandaj cirkloj, ĉiam pli fore en la senfino, sed ĉiuj same feliĉaj. Kaj ili ĉiuj kantis, grandaj kaj etaj, la bona, benita infano kaj la malriĉa kampa floro, kiu estis kuŝ­inta velkinta, forĵetita en la balaaĵon inter la forĵetaĵo en la mallarĝa, malhela strato.



Tradukis: Nekonata persono.
El "Informoj de Unuiĝo Esperantista de Frederikssund 1969, n-ro 5. - Fabelo el 1843.
L.L.Zamenhof ankaŭ tradukis la fabelon, vidu ĉi-tie:
Anĝelo -

kaj ankaŭ traduko de Andr. Nissen: Klaku: Ĉi tie