La saĝuloj de la pratempo lerte inventis manieron, laŭ kiu ili povis - neniun ofendante - diri la veron al aliaj homoj. Nome ili tenis antaŭ ili strangan spegulon, en kiu ĉiuj specoj de bestoj kaj mirindaĵoj aperis kaj montris tiel amuzan kiel plibonigan spektaklon. Tion ili nomis fablo, kaj kion stultan aŭ saĝan la bestoj en ĝi faris, la homoj devis kompreni ke ili mem faris kaj pensis: La fablo aludas al vi! Tiel neniu povis koleri pri tio. Ni prenu ekzemplon:
Estis du altaj montoj, kaj plej supre, sur ĉiu monto estis kastelo. En la valo kuris hundo, flarante ĝi kuris sur la tero kvazaŭ ĝi por satiĝi serĉis musojn kaj perdrikojn. Subite sonoris de la unu kastelo la trumpeto, proklamante de nun estas tempo ĉetabliĝi. Tuj la hundo suprenkuris la monton por kunmanĝi, sed kiam ĝi estis kurinta duondistancon ĉesis la trumpeto, kaj trumpeto de la alia kastelo komencis. Tiam pensis la hundo, tie ĉi oni estos finmanĝintaj antaŭ ol mi alvenos, sed en la alia kastelo oni nur nun komencos; tial ĝi denove malsuprenkuris kaj suprenkuris la alian monton. Sed nun komencis denove la trumpeto en la unua loko, kaj la alia ĉesis. La hundo denove kuris malsupren kaj denove supren, kaj tiel ĝi daŭrigis ĝis ambaŭ trumpetoj silentis kaj la manĝado estis finita, en kiu ajn loko ĝi estis.
Nun vi divenu, kion intencis diri per tiu ĉi fablo la saĝuloj de la pratempo, kaj kiu estas tiu malsaĝulo, kiu tiel kuras ĝis laciĝo kaj ne gajnas, nek ĉi tie nek tie.