Estis vintro. La aero estis malvarma kaj la vento estis akra; sed hejme estis varme kaj agrable. En sia propra dometo sidis la galanto; ĝi dormis en sia bulbo sub la tero kaj la neĝo.
Iun tagon pluvis. La gutoj traiĝis tra la neĝ-tavolo suben en la teron; ili tuŝis la flor-bulbon kaj rakontis al ĝi pri la luma mondo supre. Baldaŭ ankaŭ fajna lum-radio traiĝis tra la neĝo malsupren al la bulbo kaj karesis ĝiajn vangojn.
„Envenu!" diris la floro.
„Mi ne povas", diris la sun-radio, "mi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta, por malfermi la teron tute. Nur en somero mi pli fortiĝos".
„Kiam iĝos somero?" demandis la floro, kaj ĝi ripetis la demandon ĉiufoje, kiam sun-radio traiĝis al ĝi.
Sed ankoraŭ kuŝis neĝo sur la tero, kaj glacio frostiĝis sur la akvo en ĉiu nokto. "Kiom longe daŭras tio!" diris la floro senpacience. „Mi devas etendi min! Mi devas eliri kaj diri bonan matenon al la somero! Urĝas la tempo!"
Kaj la floro rektigis kaj etendis sin kontraŭ la maldika ŝelo, kiun la akvo de ekstere estis moliginta kaj kiun la suno karesis.
Baldaŭ ĝi elkreskis el sub la neĝo kun blanka-verda burĝono sur verda tigo kaj kun mallarĝaj, dikaj folioj, kiuj ĉirkaŭis ĝin kvazaŭ per mantelo. La neĝo estis malvarma, sed lumigita de lumradioj. „Bonvenon! Bonvenon!" sonis ĉiu radio, kaj la floro levis sin super la neĝon elen en la luman mondon. Kiam la varmaj radioj de la tagmeza suno ĝin kisis, tiam ĝi malfermis sin tute, blanka kiel neĝo kaj ornamita per verdaj strioj. Ĝi klinis sian kapon pro ĝojo kaj kun malfiero (humileco).
„Belega floro!" kantis la sunradioj, „kiom vi estas freŝa kaj delikata!. Vi estas la unua, vi estas la unusola! Vi anoncas la printempon!" Estis plezure! Estis, kvazaŭ la aero kantus kaj sonus, kvazaŭ la radioj de la lumo premiĝus en ĝiajn foliojn kaj ĝian tigon.
Sed daŭris ankoraŭ longe ĝis la somera tempo.
Nuboj vualis baldaŭ denove la sunon, kaj akraj ventoj brue blovis super la mizera galanteto.
"Vi venis tro frue!" diris vento kaj vetero. „Ankoraŭ ni regas. Vi prefere ne estus elirinta, por montri vin. Ankoraŭ ne estas la ĝusta tempo!"
Sed la malgranda floro havis pli da forto en si, ol ĝi mem sciis! Kaj tiel ĝi staris en sia blanka pompo meze en la neĝo kaj klinis sian kapon, kiam la neĝeroj dense kaj peze malsupreniĝis sur ĝin kaj la glaci-malvarmaj ventoj blovis super ĝi. „Vi rompiĝos!" diris ili. „Vi velkos! Vi frostmortos! Kion vi volis ekstere? La sunradio mistifikis vin!" Sed tagmeze venis kelkaj infanoj en la ĝardenon. „Ho, jen galanto" jubilis ili, „tie ja staras iu, tiel bela, tiel ĉarma, la unua, la unusola!" Kaj tiuj vortoj estis tiel agrablaj por la floro; estis vortoj kiel varmaj sunradioj.
La eta galanto eĉ ne sentis en sia ĝojo, ke ĝi estis plukata. Ĝi kuŝis en infana mano, estis portata en la varman ĉambron, rigardata de afablaj okuloj kaj metata de molaj manoj en vazon kun akvo. La floreto sentis sin nove fortigita kaj vivplena, kvazaŭ ĝi subite estus enmetita meze en la someron...
Rimarkoj:
Fabelo el la jaro 1862. Tradukis: Manfred Retzlaff.
El germana traduko: Das Schneeglöcken.
Vi trovas ĉi-tiun eldonon en
"www.argiope.poezio.net"
Desegnaĵo de Helen Claesson el Kopenhago (2006).
Alian tradukon de La Galanto de Kopenhagaj Esperantistoj ĉi-tie: La
Galanto.
